Dekkvin
projektoj pri lernado de la fremdaj lingvoj fariĝis laŭreatoj de la pola eldono
de la kunkurso European Language Label. Ĝi okazas en ĉiuj landoj partoprenantaj la
projekton „Lernado dum tuta vivo” lanĉita en la 1998-a jaro. La solenaĵon de la
diplomenmanigo partoprenis la pola edukministro Katarzyna Hall. Laŭ ŝia deklaro:
„Lingva diverseco en Eŭropo estas granda kultura riĉeco, ligita kun malkovrado
de aliaj kulturoj. Tamen por utiligi tiun
ĉi riĉecon, partopreni kulturojn, labori eksterlande necesas regi la fremdajn
lingvojn”. Ŝi aldonis, ke aparte ĝojigas
ŝin projektoj direktitaj al la plej junaj personoj kaj tiuj ligitaj kun
modernaj tekonologioj.