• Muziko de Chopin en Novjorko
  • 05.01.2011

Rusa pianistino, venkintino de la nunjara Chopin-konkurso  Julianna Awdiejewa debutis en la Novjorka Filharmonio. Kun la orkestro direktita de Alan Gilbert ŝi plenumis piano­konĉerton numero 11 de Frederiko Chopin.  La usona publiko bonvenigis ŝin tre varme, devigante ŝin trifoje bisi per kromaj muzik­fragmentoj. Alan Gilbert konfesis en la intervjuo por  "Beethoven Magazine", ke por la koncertoj li ne invitas solartistojn, kiujn li ne konas. Ŝiakaze li faris escepton pro granda respekto al la ĵurio de la varsovia konkurso plene  fidante al ĝiaj elektoj.