• Glacirompiloj laboras
  • 10.01.2011

Sur la polaj riveroj Odra kaj Wisła lunde inaŭguris laboron glacirompiloj "Basior", "Gepard" kaj "Niedźwiedź". Sen ilia helpo la riveroj subakvigus la apudajn terenojn. Por ke ili laboro estu plensukcesa en la rivero devas aperi senglacia vojo vasta je 500 metroj. Por atingi tion la rompiloj devas dekfoje tranavigi difinitan itineron. Kiel certigis dimanĉe Anna Adamkiewicz el Registara Sekurec-Cento aktuale en Pollando ne ekzistas inundo-minaco, kvankam lige kun la alta nivelo de la grunda akvo povas okazi lokaj subakvigoj.