• Memoro pri Auschwitz
  • 12.01.2011

Unu miliono 380 mil personoj vizitis pasintjare la eksan germanan morto­tendaron Auschwitz. Temas pri la rekorda nombro en la 60-jara historio de la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau. Laŭ Bartosz Bartyzel el ĝia gazetara informejo: „La morto­tendaro Auschwitz estis la plej ofte vizitata ĉi-speca memorloko en la mondo kaj samtempe la plej ofte vizitata muzeo en Pollando. Kreskanta de jaro al jaro nombro de vizitantoj atestas pri ĝia signifo kiel simbolo por la mondo.” Plej multnombre la Ŝtatan Muzeon Auschwitz-Birkenau vizitis poloj, sekvaloke troviĝas britoj, italoj, germanoj, francoj, loĝantoj de Israelo kaj sudkoreanoj. Tri kvaronojn de la vizitanoj konsistigis lernantoj kaj studentoj. La ĉiĉerona gvidado okazas en la lingvoj: pola, angla, germana, franca, itala kaj hispana.