• Rusa raporto pri katastrofo
  • 12.01.2011

Merkrede Rusa Interŝtata Aviada Komitato publikigis raporton pri la katastrofo de la aviadilo Tu-154 kun la pola prezidento Lech Kaczyński kaj aliaj polaj altranguloj, okazinta apud Smoleńsk la 10-an de aprilo pasintjare. Pro la aviadilkraĝo ĝi kulpigas la polan flankon kaj veter­kondiĉojn. La Rusa Internŝtata Aviada Komitato menciis en la dokumento neniujn malĝustaĵojn ĉe la rusa flanko.  Jarosław Kaczyński, la frato de la pereinta prezidento komentante la dokumenton reliefigis ĝian unuflankecon, kiu estas subtenita de neniuj pruvoj. Liaopinie pruvas tion la deklaro de la Komitato, ke ekzistis premo je pilotoj, dume mankas kiu ajn konfirmo pri tio en la son­registraĵoj el la t.n.  nigraj kestoj. Laŭ Paweł Deresz, la edzo de la pereinta maldekstrula deputito Jolanta Szymanek-Deresz la raporto estas skandala kaj prisilentas erarojn de la rusa flanko, pri kiuj oni parolis antaŭe.