Pola filmreĝisoro
Borys Lankosz estis honorita per la titolo “La plej bona reĝisoro” dum la 9-a Internacia Filmfestivalo en Puneo, Barato.
La festivalo estas kunoriganizata de la registaro de Maharaŝta regiono kaj la loka filmakademio, edukanta lokajn kaj
eksterlandajn filmkreantojn. La barata parto estas centro de la filma vivo,
kiu evoluas apud tradicio de Bollywood. En la filmfestivalo estis i.a. prezentitaj
kinobildoj danaj, francaj, germanaj, rusaj, argentinaj, kolombiaj kaj
sudkoreaj.