Lunde la pola prezidento Bronisław
Komorowski enmanigis en la krakova Wawel-kastelo altrangajn distingojn al la
plej meritiĝintaj kreantoj de la pola kulturo. Dum la solenaĵoj li reliefigis,
ke por la pola sorto la kulturo havas ŝlosilan rolon, ĉar la tuta pola historia
sperto ligiĝas kun la daŭro ĉe la kulturo kaj dank’ al la kulturo. La plej
altan ŝtatan distingon, Ordenon de la Blanka Aglo ricevis el la manoj
de Bronisław Komorowski la literatura Nobel-premiitino Wisława Szymborska. Per
Granda Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando estis distingita aktorino Maja
Komorowska kaj direktoroj de la
Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo Jan Ostrowski kaj de
la Reĝa Kastelo
en Varsovio Andrzej Rottermund.