• Kie poloj aĉetas pilolojn?
  • 24.01.2011
  La vendado de medikamentoj poiome translokiĝas en Pollando al la Interreto. Tio estas  tre populara formo de medicina komerco ekzemple en Usono, kie ĉiu kvina civitano aĉetas medikamentojn  sole en la reto. En Pollando tiu merkato nur debutas. Tiamaniere estas aĉetata malpli ol unu procento de ĉiuj medikamentoj. Samtempe tiu merkato spertas fulmrapidan evoluon kreskante kelkdek procentoj jare. Aktuale en Pollando estas registritaj ĉirkaŭ 200 retaj apotekoj. Ilia populareco ne povas mirigi, ĉar kuraciloj pere de ili aĉetataj estas ĉirkaŭ 20-procente malpli kostaj ol en realaj apotekoj.