• Pola esplorado
  • 26.01.2011
Pola militista prokuroraro direktis al la rusa flanko postulon pri ekzamena priaŭskulto de la flugkontrolistoj el la smolenska flughaveno Siewiernyj. Tio ebligus al la polaj prokuroroj starigi konkretajn demandojn, kio  des pli gravas, ĉar ili entute ne estis ekzamenaŭskultitaj. La dokumento de la pola militista prokuroraro evhavas krome postulon  esploroi la originalajn nigrajn kestojn de Tu-154. Ĝis nun polaj specialistoj ricevis de rusoj sole kopiojn de la kestoj. Polaj prokuroroj postulas ankaŭ transdonon de la aviadila vrako kaj ĉiuj ĝiaj fragmentoj.