• Intervjuo por "Der Tagespiegel"
  • 08.11.2006
La eksa pola prezidento Aleksander Kwaśniewski en intervjuo por la germana „Der Tagespiegel” diris, ke Pollando decidis partopreni la irakan militon, surbaze de – kiel evidentiĝis - malveraj informoj de la usona administracio. Li malkaŝis, ke la informojn pri la amaspereiga armilaro en Irako li ricevis persone de la tiama usona ŝtatsekretario Colin Powel. En la intervjuo Aleksander Kwasniewski alvokis la germanan registaron pligrandigi aktivecon sur la eŭropa forumo kaj ne alpreni gravajn decidojn sen la partopreno de poloj. Kiel ekzemplon li menciis elkonstruon de la Norda Gaskondukilo sen konsultoj kun la polaj aŭtoritatuloj.