• Interparoloj de ministro Fotyga kun la usona ambasadoro
  • 08.11.2006
La ministro por la eksterlandaj aferoj Anna Fotyga interparolis en Varsovio kun la usona ambasadoro Victor Ash pri la situacio elvokita de la eldiro de vicambasadoro Kenneth Hillas pri la pola vicĉefministro Roman Giertych. El la notaĵo farita post la interparolo de Kenneth Hillas kun Leszek Jesień el la ĉefministra kancelario rezultis, ke la usona vicambasadoro sugestis demision de Roman Giertych. La aferprezentanto de la ministerio por la eksterlandaj aferoj Andrzej Sados informis, ke dum la renkonto estis interŝanĝitaj opinioj. Li aldonis, ke kongrue kun la pli fruaj antaŭanoncoj, ministro Fotyga respondos post la renkontiĝo al la letero de Roman Giertych. Konsiderante tamen la temaron kaj ekzistantan situacion, la respondo estos konfidenca. La polaj prezidento kaj ĉefministro rekonis la eldiron de la usona vicambasadoro pri Roman Giertych malbonŝanca.