• Pola prezidento en Britio
  • 08.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński estadas vizite en Britio. Marde li estis akceptita kune kun la edzino dum privata aŭdienco fare de la reĝino Elizabeta la Dua. Lech Kaczyński interparolis ankaŭ kun la brita ĉefministro Tony Blair. Ambaŭ politikistoj samopiniis koncerne tion, ke la Eŭropa Unio devus esti asocio de sendependaj intime kunlaborantaj ŝtatoj. Similan starpunkton ili deklaris pri la rolo de NATO en la defendo-politiko. Merkrede matene prezidento Kaczyński interparolis kun reprezentantoj de la brita industrio kaj en Northolt li metis florkronon apud la monumento al la polaj aviadistoj pereintaj dum la dua mondmilito. Poste li forflugis al Edinburgo, kie li renkontiĝas interalie kun la skota ĉefministro kaj la prezidanto de la skota parlamento.