• LA plej granda en la mondo hundo-ekspozicio
  • 09.11.2006
En Poznano komenciĝis rekorda Monda Hundo-Ekspozicio. Dum 4 ekspoziciaj tagoj estos prezentitaj 21 mil hundoj de 350 specioj. Tioman nombron de hundoj oni ankoraŭ neniam prezentis. Pola Hundologia Asocio ne kaŝas, ke temas pri granda defio. Pollando havas longan ĉi-specan ekspozici-tradicion. Dum la aranĝo, kiun akompanas pluraj atrakciaĵoj ĵurianoj ne nur elektos la plej belan hundon de ĉiu specio, sed ankaŭ la plej belan beston inter la plej belaj. Ĉiuj rezultoj estos konataj dimanĉe.