• Aldonaĵo pri Pollando en la ukraina gazeto
  • 09.11.2006
En la ĵurnalo "Ukraina Moloda" oni aperigis la unuan aldonaĵon dediĉitan al Pollando. Ukrainaj legantoj povas dank' al ĝi ekscii pri problemoj kaj sukcesoj de Pollando. Ĝi estos aperigata ĉiusemajne ĝis la mezo de decembro. En la ĉi-semaja aldonaĵo multas artikoloj pri la historio de Pollando, ĝia kulturo kaj la nuntempa politiko. La aldonaĵo estas eldonata dank' al financa subteno de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj.