• Kunlaboro de pola registaro kun Microsoft
  • 09.11.2006
La pola ministro por la internaj aferoj kaj administrado Ludwik Dorn renkontiĝis merkrede kun la administranta direktoro de Microsoft Corporation, Kevin Turner. Ili priparolis la rezultojn de la ĝisnuna kunlaboro. Temas ia. pri establo kaj evoluigo de la Centro de Novumoj en Poznano. Oni parolis ankaŭ pri la funkciado de ses Sociaj Interretaj Centroj. Oni preparas ankaŭ kunlaboro-projekton koncerne interretan sekurecon. Laŭvica komuna projekto koncernas establon de Centro por la Malfermaj Solvoj adresita al la interreta administracio, kio laŭ ministro Dorn permesos al komunuma administracio malgrandigi kostojn apliki interretajn teknikojn.