• Aviadiloj F-16 en Pollando
  • 09.11.2006
„Mi donas al vi la nomon „Akcipitro" diris la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska, kiu fariĝis la baptopatrino de unuaj polaj aviadiloj F-16. En Krzesiny apud Poznano (la okcidenta Pollando) okazis solenaĵo de la transdono de la aviadiloj. Lech Kaczyński partoprenanta la solenaĵon akcentis, ke la alprenita antaŭ kelkaj jaroj decido aĉeti tiujn aviadilojn estis ĝusta. Samtempe Lech Kaczyński atentigis, ke la polaj militistaj fortoj bezonas transformiĝojn. La pola defendministro Radosław Sikorski aliflanke memorigis, ke ili parte jam daŭras.