• Prioritatoj de la germana prezidado en EU
  • 09.11.2006
Eŭropa Unio devintus paroli unuvoĉe pri aferoj rilatantaj al la energetika politiko por tiamaniere kontraŭi la provojn utiligi energetikajn liverojn, kiel politikan instrumenton. Tiun ĉi opinion prezentis Angela Merkel elpaŝante en la Eŭropa Centro de Oppenheim en Berlino, kie ŝi prezentis prelegon titolitan "Eŭropa Unio, kiel aktoro sur la internacia scenejo". La prelego ligiĝas kun la fakto, ke Germanio transprenos prezidadon en la Eŭropa Komunumo la 1-an de januaro 2007. Kanceliero Merkel prezentis la opinion, ke politiko energetika, krom la eŭropa eksterlanda politiko, sekureco, komerca politiko kaj naturprotekto estas iu el la platformoj, sur kiu la eŭropaj landoj ne sukcesos aktivante dise.