• Sumigo de la vizito de Lech Kaczyński en Britujo
  • 09.11.2006
Merkrede malfruvespere prezidento Lech Kaczyński finis oficialan viziton en Britujo. Dum du tagoj la pola ŝtatestro estadis en Londono kaj Edenburgo. Iu el ĉefaj priparolataj temoj koncernis polojn, kiuj decidis forveturi kaj labori en Britujo post la malfermo de ĝia merkato la 1-an de majo 2004. Dum sia elpaŝo Lech Kaczyński instigis polajn elmigrintojn post kelka tempo reveni al Pollando. Merkrede pola prezidento renkontiĝis kun la unua ministro de Skotlando Jack McConnell kaj kun la prezidanto de la skota parlamento. Lech Kaczyński rendevuis merkrede ankaŭ kun la reprezentantoj de la Konfederacio de la Brita Industrio.