• Vestaĵkolekto por Barbie
  • 10.11.2006
Modprojektantino Ewa Minge aŭtoras kolekton de 6 vestaĵoj por la plej populara pupo en la mondo – Barbie. Tiamaniere al kreaĵoj de Dior, Chanel, Versace kaj Armani aldoniĝos ankaŭ tiuj de polino Ewa Minge. La proponataj de ŝi koloroj por la fama pupo estas la nigra, krome vintro-koloroj. La kolekto konsistanta el tri sportaj kaj tri vesperaj vestaĵoj laŭ la mezuro „25” kreiĝis en la firmao de Ewa Minge en Pszczew apud Poznano.