• Tago de Pollando en la ukraina Radio
  • 10.11.2006
Okaze de la Festo de la Sendependeco en la ukraina Radio Era okazas la Tago de Pollando. La solenadojn de la 11-a de novembro inaŭguris jam ĵaŭde koncerto en la kieva Nacia Filharmonio, dum kiu estis plenumitaj interalie verkoj de Karol Szymanowski kaj Wojciech Kilar. Vendrede al Radio Era estis invititaj polaj diplomatoj, kiuj respondas la demandojn koncerne diversajn vivsferojn en Pollando. Estos solvita ankaŭ konkurso pri konoj koncerne Pollandon.