• Finiĝis la balotpreparoj
  • 10.11.2006
La preparoj al la komunumaj balotoj estis finitaj. La prezidanto de la Ŝtata Balotkomisiono Ferdynand Rymarz informis, ke restis nur la lastaj laboroj ligitaj kun la voĉdonado. Vendrede noktomeze komenciĝas la balotsilento, kio signifas malpermeson de kia ajn agitado. La balotsilento koincidas kun la sabataj solenaĵoj de la Tago de la Sendependeco, Ferdynand Rymarz lige kun tio diris: „Mi alvokas, ke dum la centraj kaj regionaj solenaĵoj la elpaŝontaj personoj sindetenu de la agitado”.Dum la dimanĉaj komunumaj balotoj la plej juna kandidato por konsilantarano estas 18-jaraĝa kaj la plej maljuna 94-jaraĝa.