• Nova distingo „Ordeno de la Militista Kruco”
  • 10.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński prezentis novan distingon „Ordeno de la Militista Kruco”. Ĝi estos atribuata al polaj soldatoj partoprenantaj la pacmisiojn en la tuta mondo. La unuan fojon la Ordenoj estos enmanigitaj dum solenaĵoj de la Tago de la Sendependeco, la 11-an de novembro. Prezidento Kaczyński memorigis, ke polaj trupoj plenumas nun militistajn taskojn en Irako, Afganlando, Libano, Balkanio kaj en Kongo. Tamen fondante novan ordenon oni prenis en konsideron unuavice polajn soldatojn garnizonantajn en Irako, kie la polaj fortoj suferis plej grandajn perdojn. La Ordeno estos atribuata pro escepta oferemo kaj kuraĝo.