• Pola Nacia Festo solenata eksterlande
  • 11.11.2006
La pola Nacia Festo estas solenata ankaŭ ekster la limoj de la lando. Ekzemple en Rumanio, kie loĝas kelkaj mil poloj – la posteŭloj de la iamaj elmigrintoj kaj laborantoj de la polaj firmaoj. La datreveno de la reakiro de la sendependeco estas por ili okazo partopreni aranĝojn preparitajn ia. de la Pola Instituto en Bukareŝto. Temas ia. pri la koncerto de Henryk Wieniawski-muziko, kiun prezentas polaj violonistoj. Estis organizita ankaŭ deklam-konkurso de Adam Mickiewicz-poezio. Vespere la pola ambasado aranĝas apartan akcepton por poldevenuloj.