• Gravas instrui historion al junuloj
  • 11.11.2006
En la ĉefurba baziliko de la Sankta Kruco estis sabate matene celebrita la sankta meso favore al la Patrujo. En ĝia daŭro la batalkampa episkopo de la pola militistaro Tadeusz Płoski alvokis instrui patristismon al junaj poloj, akcentante ke sendependeco kaj libereco ne estas donitaj al kiu ajn lando poreterne. Episkopo Płoski alvokis ankaŭ flegi memoron pri la historio, ĉar en ĝi radikas la amo al la Patrujo.