• Pola Nacia Festo
  • 11.11.2006
La ĉefaj solenaĵoj lige kun la pola nacia festo memoriganta la reakiron de sendependeco okazis en Varsovio sur Piłsudski-placo ĉe Tombo de Nekonata Soldato. Temas pri la tagmeza solena ŝanĝo de la soldat-gardistaro. Sekve apartan mesaĝon al la nacio direktis la pola prezidento Lech Kaczyński. Floroj antaŭ la Tombo de Nekonata Soldato metis reprezentantoj de la plej superaj ŝtataj aŭtoritatoj, reprezentantoj de la ĉefurba administracio, kunbatalintoj, sacerdotoj kaj reprezentantoj de la diplomatia korpuso. La solenaĵon finis defilado de la reprezentaj teĉmentoj de la polaj armej fortoj, polico kaj limgardistaro.