• Naskiĝdatreveno de Stanisław Barańczak
  • 13.11.2006
Lunde pasas la 60-a naskiĝdatreveno de Stanisław Barańczak - elstara tradukisto de la angla literaturo, poeto, eseisto kaj profesoro de la usona Harvard-Universitato. En la polan lingvon li tradukis verkojn de William Shakespeare, Emily Dickinson, Wystan Auden kaj de pluraj aliaj. En la 1981-a jaro Stanisław Barańczak elmigris el Pollando. Nun porkonstante li loĝas en Bostono, kie li lekcias pri literaturo en la tiea Harvard-Universitato.