• Unia batalgrupo
  • 13.11.2006
Pollando subskribas lunde kun Germanio, Slovakio, Litovio kaj Latvio interkopreniĝon pri establo de la unia batal-grupo, kiu atingos la aktiveco-pretecon meze de la 2010-a jaro. Ĝian konsiston eniros ĉirkaŭ unu mil 500 soldatoj. Sume en la Eŭropa Unio kreiĝos 19 ĉi-specaj trupoj de la rapida reagado. Ili servos en komunaj uniaj entreprenoj: pacaj kaj stabiligaj misioj, kaj ankaŭ dum sav-kampanjoj.