• Rezultoj de komunumaj balotoj
  • 13.11.2006
Dimanĉe okazis en Pollando komunumaj balotoj. Ĝiaj oficialaj rezultoj estos konataj verŝajne lunde en la malfruaj posttagmezaj horoj. Laŭ partaj rezultoj prezentitaj de la Ŝtata Balot-komisiono lunde je 10.30 en balotoj al vojevodiaj sejmetoj venkis Civitana Platformo, kiun sekvas Juro kaj Justeco kaj centromaldekstrula koalicio. En balotoj al distriktaj konsilioj venkis Juro kaj Justeco, laŭvicajn lokojn okupis Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. Koncerne komunumajn konsiliojn ankaŭ la plej bonan rezulton atingis Juro kaj Justeco, kiun sekvas Civitana Platformo kaj la centro-maldekstrula koalicio.