• Kulturaj institucioj utiligas subvenciojn
  • 14.11.2006
Polaj kulturaj institucioj ricevos subvenciojn el la Norvega Financa Mekanismo kaj el la Financa Mekanismo de la Eŭropa Ekonomia Regiono. Dank’ al ĉi tiuj fondusoj oni povos interalie modernigi Internacian Kulturcentron en Krakovo kaj establi internacian Centron de Fabeloj en la loko Pacanów. Ĉi tiuj rimedoj servos ankaŭ por konservi malnovajn dokumentojn en la lokoj Vroclavo kaj Cieszyn kaj por subĉiela arkitektura muzeo en ĉekarpatia regiono, kie oni trovis kelkajn fortifikigitajn lokojn el la frua mezepoko.