• Kaŝuboj honoritaj en Sejmo
  • 14.11.2006
La pola Sejmo per aklamo proklamis marde rezolucion lige kun la 50-a datreveno de la renaskiĝinta kaŝuba movado. En la 1956-a jaro oni establis la Kaŝuban Asocion, kiu aktivas ĝis nun sub la nomo Kaŝuba-Pomeria Asocio. „Malgraŭ malfavora rilato de la komunistaj aŭtoritatoj konsekvenca volontula laboro de multaj membroj de la asocio ebligis konservi la lingvon kaj tradicion en la kaŝubaj hejmoj” – tekstas interalie la dulingva rezolucio, pola kaj kaŝuba. Ekde la 2005-a jaro la kaŝuba havas en Pollando la statuson de regiona lingvo.