• Prezidento subskribis kontrolleĝon
  • 14.11.2006
En Pollando validos novaj principoj kontroli publikajn personojn laŭ la vidpunkto de ilia kunlaboro kun la komunistaj sekurecservoj. Prezidento Lech Kaczyński subskribis la ĉi-koncernan leĝon de la pola parlamento, samtempe tamen li deklaris, ke antaŭ ol la leĝo ekvalidos, kio okazos en februaro de la venonta jaro, li prezentos al la parlamento amendoproponojn por ĉi tiu leĝo. La prezidento volas interalie, ke oni reveneigu deklarojn de kontrolatoj kaj esploradon de ĉi tiuj deklaroj fare de la Instituto por la Nacia Memoro kaj publikaj tribunaloj.