• Albana prezidento vizite en Varsovio
  • 14.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński deklaris post la varsovia renkontiĝo kun la prezidento de Albanio, Alfred Moisiu, ke tiu ĉi lando estas faktoro stabiliganta la situacion en la balkana regiono. Pollando deklaras sin por la baldaŭa aliĝo de Albanio al NATO, ĝi ankaŭ subtenos ĉi tiun landon survoje al la Eŭropa Unio. La albana prezidento renkontiĝos dum sia pola vizito ankaŭ kun polaj merkatistoj.