• Pollando blokas intertraktojn Unio-Rusujo
  • 14.11.2006
Dum la lunda renkontiĝo de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj Pollando kontraŭis la akcepton de la unia mandato por intertrakti novan interkompreniĝon inter la Unio kaj Rusujo. „Rusujo utiligas energion kiel instrumenton de politika premo, ĝi utiligas ankaŭ tiajn instrumentojn, kiel malpermeso enveturigi varojn rilate tiajn landojn, kiel Pollando aŭ Kartvelio” – diris la pola diplomatestrino, Agnieszka Fotyga, referencante interalie al daŭranta jam pli ol unu jaron malpermeso eksporti polan viandon kaj agrikulturajn produktojn al ĉi tiu lando. Ŝi deklaris, ke Pollando ne ŝanĝos sian starpunkton „sen politika signalo flanke de Rusujo”.