• S. Barańczak - honortitola doktoro en Krakovo
  • 15.11.2006
Konata pola poeto kaj elstara tradukisto de la anglalingva literaturo, Stanisław Barańczak fariĝis honortitola doktoro de la Jagelona Universitato en Krakovo. La enmaniga ceremonio okazis tamen ne en Krakovo, sed sur la tereno de la renoma usona universitato Harvard, kie lekcias Barańczak. Krom liaj meritoj por la literaturo en la pravigo de la distingo oni substrekis ankaŭ lian engaĝiĝon en la opozician agadon en la periodo de Popola Pollando.