• Schulz-festivalo en Drohobiĉ
  • 15.11.2006
En la ukraina loko Drohobiĉ, la naskiĝloko de Bruno Schulz, elstara verkisto kaj desegnisto, daŭras la dua internacia festivalo, kies temo estas lia verkaro. Kadre de la aranĝo okazas interalie teatraj spektakloj, filmfestivalo „vojforko de Eŭropo” kaj scienca konferenco titolita „Bruno Schulz kaj la kulturo de la ĉelima regiono”, kun partopreno de ukrainaj kaj polaj esploristoj.