• Testaj abiturientaj ekzamenoj en Pollando
  • 15.11.2006
Ĉirkaŭ 430 mil mezlernejaj lastklasaj lernantoj komencis merkrede la testajn abiturientajn ekzamenojn. Dum ili lernantoj devas plenigi ekzamenajn fomularojn, preparitajn de la Centra Ekzamena Komisiono, same kiel dum la vera abiturienta ekzameno, nur kelkaj reguloj estas malpli severaj. La unua tasko estis testo pri la kono de la pola lingvo.