• Novaj labor-lokoj en Sharp-fabriko
  • 15.11.2006
La registaro decidis subvencii la investaĵon de la firmao Sharp en la loko Łysomice apud Toruno (la norda Pollando). En la tiea elektronika firmao, kies elkonstruo kostas preskaŭ 600 milionojn da zlotoj, enlaborigon trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj. La kunlaboro de Sharp kun aliaj firmaoj en la regiono devus alkonduki al establo de kromaj 2 mil laborlokoj.