• Sepulto de soldato pereinta en Irako
  • 15.11.2006
Kelkcent loĝantoj de la pola urbo Elbląg en la nordo de la lando partoprenis la sepultajn solenaĵojn de ĉefserĝento Tomasz Murkowski, pereinta en Irako dum la pacmisio. Ĉeestis ilin la pola prezidento, Lech Kaczyński, defendministro Radosław Sikorski kaj la komandantaro de la 16-a Pomeria Divizio de Infanterio. Dum la solenaĵoj prezidento Kaczyński informis, ke la ĉeesto de la polaj armeaj fortoj en Irako estos pludaŭrigita. ĝi daŭros ĝis la mezo de la 2007-a jaro.