• Ĉefministro Kaczyński vizitas Ukrainujon
  • 15.11.2006
Kiel kontribuon al la nova malfermo en la reciprokaj rilatoj ĉefministro Jarosław Kaczyński difinis sian merkredan oficialan viziton en Ukrainujo. Post lia renkontiĝo kun la ukraina kabinetestro, Viktor Janukoviĉ, ambaŭ politikistoj kongrue konstatis, ke la projekto plilongigi la naftokondukilon Odeso-Brodi ĝis la pola urbo Płock havas ŝancojn esti rapide realigita. Laŭ ĉefministro Jarosław Kaczyński Pollando volas, ke Ukrainujo estu laŭeble proksime al la Eŭropa Unio.