• Litova Nacia Simfonia Orkestro en Pollando
  • 16.11.2006
La plej proksiman sabaton la 18-an de novembro en la varsovia Nacia Filharmonio prezentiĝos la Litova Nacia Simfonia Orkestro. Muzikistoj direktitaj de Jouzas Domarkas plenumos komponaĵojn de 20-jarcentaj artistoj: Mieczysław Karłowicz, Osvaldas Balakausas kaj John Adams. La Litova Nacia Simfonia Orkestro ekzistas ekde la 1940-a jaro, de 50 jaroj ĝia direktoro estas ĝuste Jouzas Domarkas, diplomito de la muzika konservatorio en Sanktpeterburgo.