• Jaro de Karol Szymanowski
  • 16.11.2006
La pola Sejmo proklamis la 2007-an la Jaro de Karol Szymanowski. La deputitoj omaĝis la pasantajn tiu ĉi jare la 125-an naskiĝdatrevenon kaj 70-an mortodatrevenon de la pola komponisto. En la porokaza rezolucio la deputitoj reliefigis, ke Szymanowski estas opiniata la patro de la pola 20-jarcenta muziko. ”Li ellaboris propran muzikan stilon, enkondukante la elementojn de la popola muziko, kio fariĝis vojmontrilo por laŭvicaj generacioj de polaj komponistoj”. Deputitoj en la rezolucio aklame proklamita atentigis ankaŭ, ke pri la muziko de Karol Szymanowski interesiĝas la plej elstaraj mondaj muzikistoj kontribuante tiamaniere al konstruo de pozitiva bildo de Pollando.