• Sumigo de komunumaj balotoj
  • 16.11.2006
La lastdimanĉajn komunumajn balotojn konsiderante la unuopajn partiojn venkis la Pola Kamparana Partio. Ĝiaj komitatoj ricevis sume 4840 mandatojn, kio konsistigas iom pli ol 10 procentojn de ĉiuj konsilantaranoj. Sur la dua loko troviĝas la partio Juro kaj Justeco kun 4491 konsilantaranoj, kaj nur trialoke Civitana Platformo kun 2749 mandatoj. Laŭ la prezidanto de la Ŝtata Balot-komisiono Ferdynarnd Rymarz la balotoj okazis lerte. Jam dudek kvar horojn post la fermo de la balotejoj 99-procente estis konataj neoficialaj rezultoj. Rekordan popularecon dum postbalotaj tagoj ĝuis la paĝaro de la Ŝtata Balotkomisiono, ĉiutage vizitis ĝin 60 milionoj da retumantoj.