• Franca subteno por Pollando
  • 16.11.2006
Franca ministerio por la eksterlandaj aferoj oficiale konfirmis la subtenon por Pollando koncerne la rusan embargon je eksporto de la polaj nutraĵoj. Francio postulas samtempe, ke la intertraktoj pri la ĝenerala komerca interkonsento Unio-Rusujo estu senprokraste inauguritaj. Jean Baptiste Mattéi la aferprezentanto de la franca ministerio prezentis al Pola Radio apartan deklaron, en kiu ni legas ia.: „Francio komprenas zorgojn de Pollando koncerne la aferon de la rusa embargo por la polaj nutraĵ-produktoj kaj ĝi subtenas la klopodojn de la Eŭropa Komisiono trovi kune kun Rusujo solvon de tiu ĉi komerca disputo”.