• Litovio subtenas Pollandon
  • 16.11.2006
Litovio subtenas Pollandon en ĝia komerca disputo kun Rusujo. La litova kabinetestro Gediminas Kirkilas informis, ke lia lando subtenas la polan vetoon. Li substrekis, ke Rusujo devus plenumi siajn devontiĝojn kaj subskribi energetikan ĉarton. Kiel li atentigis, subtenas tion ĉiuj landoj, kiuj estas interesitaj pri bonaj rilatoj kun Rusujo kaj kiuj suferis rezulte de rektaj aŭ malrektaj blokadoj. Liaopinie la decidfirma pola starpunkto instigos diskuti pri tio kaj alportos bonajn rezultojn.