• Uniaj ekspertoj en Pollando
  • 16.11.2006
Al Pollando venis grupo de ekspertoj el la Eŭropa Komisiono. Ĝia aferprezentanto Philip Todd deklaris, ke la vizito celas difini faktojn pri la daŭra rusa embargo je eksporto de polaj nutraĵoj. La uniaj ekspertoj devas senprokraste prezenti ĉi koncernan raporton. La Komisiono okupiĝas pri la afero sekve de la pola vetoo rilate la komercajn intertraktojn Unio-Rusujo. Laŭ la pola kabinetestro Jarosław Kaczyński la embargo estas problemo koncernanta la Union, ne nur la polajn-rusajn rilatojn.