• Zoologia kaj veterinara foiro
  • 17.11.2006
En Lublino (la orienta Pollando) komenciĝis vendrede foiro zoologia kaj veterinara. En la Halego de la Internacia Forio vizitantoj povas rigardi same kokinojn, kolombojn kiel ankaŭ kuniklojn, rasajn musojn kaj fiŝojn. Granda atrakciaĵo de la nunjara foiro estas kortbirdaro, aparte krestohavaj kokinoj kaj kokoj, kiuj antaŭ pluraj jaroj multis en la polaj farmoj, nun estante maloftaĵo.