• ”Estis iam alia krakova foirplaco”
  • 17.11.2006
Ekde 20-a de novembro ĝis fino decembro en „Art-galerio de Vojaĝantoj” en Nowa Huta apud Krakovo oni malfermos la ekspozicion ”Estis iam alia krakova foirplaco”. Dum ĝi oni povas admiri fotojn dokumentantajn la aspekton de la krakova foirplaco inter la jaroj 1900-1939. Sume temas pri 83 fotografaĵoj de tiu la plej granda en Eŭropo placo difinata de krakovanoj la „urbosalonego”. La ekspozicio meritas apartan atenton, ĉar aŭtoras ĝin 3 eminentaj polaj fotografiistoj Antoni Pawlikowski, Franciszek Kleina kaj Stanisław Mucha, kiuj reprezentis malsaman stilon.