• Mortis Milton Friedman
  • 17.11.2006
Ĵaŭde en Usono mortis Milton Friedman, 94-jaraĝa ekonomikisto, kreinto de monetarismo, Nobel-premiito. Andrzej Sadowski la Centro de Adam Smith memorigis, ke komence de 90-aj jaroj Freidman vizitis Pollandon. Oni demandis lin tiam kiajn kondiĉojn Pollando devas proponi al eksterlandaj investantoj. Nobel-premiito respondis laŭ rememoroj de Sadowski: „Samajn kiel al viaj civitanoj. Se viaj civitanoj sukcesos tio estos la plej bona varbilo por aliaj investi tie”. Milton Friedman estis defendanto kaj lanĉanto de la libera merkato, liaj ideoj revoluciigis la antaŭajn mastrumpremisojn kaj la influon de ŝtato je la mastrumado.