• Poloj flugas...
  • 17.11.2006
En tri unuaj jarkvaronoj de tiu ĉi jaro la polaj flughavenoj priservis pli ol 11 milionojn 680 mil pasaĝerojn, kio estas je 184 mil pasaĝeroj pli ol en la tuta pasinta jaro. Sisteme malkreskas la partopreno de varsovia Okęcie flughaveno en la merkato de la pasaĝeraj flugoj, samtempe firmiĝas la pozicio de regionaj flughavenoj. Ilia partopreno en la merkato kreskis 65-procente. En la somera sezono de la 2006-a jaro la flugojn de kaj al Pollando priservis 34 eksterlandaj flugkompanioj kaj 3 landaj. Laŭ Oficejo de la Civila Aviado, kiu prezentis tiujn donitaĵojn la flug-merkato en Pollando dinamike evoluos por atingi en la 2030-a jaro la nivelon de 63 milionoj de pasaĝeroj jare.