• Finna kabinetestro en Pollando
  • 17.11.2006
Vendrede posttagmeze al Varsovio venas la ĉefministro de Finnlando, Matti Vanhanen. Finnlando ĝis la jarfino prezidas en la Unio kaj ĝi organizas la pinterenkonton UE-Rusujo, kiu post unu semajno okazos en Helsinki. La ĉefa temo de interparoloj de la finna ĉefministro estos pola kontraŭo rilate la inaŭguron de uniaj intrertraktoj kun Moskvo koncerne novan komercan interkonsenton. Laŭplane ili devintus komenciĝi dum la pintrenkonto. La pola flanko dependigas sian konsenton de la forigo de la rusa embargo por importo de la pola viando kaj farmistaj produktoj. La estadanta en Pollando laŭ invito de la Instituto de Publikaj Aferoj subŝtatsekretario en la finna ministerio por la eksterlandaj aferoj Marcus Lyra klarigis, ke intertrakto de nova interkonsento estas tre necesa: „Hodiaŭ Rusujo estas por la Eŭropa Unio strategia partnero same se temas pri sekurecpolitiko kiel ankaŭ ekonomia kunlaboro. Rusujo estas la tria komerca partnero de Unio post Usono kaj Ĉinio”. Markus Lyna atentigis samtempe, ke la energetika krizo en Ukrainujo en januaro de la nuna jaro elmontris al Unio kiom multe dependas de Rusujo kaj ĝiaj liveroj, aparte gasliveroj: „25 procentoj de nafto kaj gaso utiligataj de la Unio devenas el Rusujo. Sed tiu ĉi indico povas kreski ĝis 35 procentoj en la jaro 2020”